Saturday, November 01, 2008

Entrevista en Radio Aktiva


Daniel Bebelacqua, responsable de Radio Aktiva, me hizo un reportaje que puede escucharse en el último podcast de la reconocida emisora esperantista, además de poder escuchar algunos fragmentos de mi disco de próxima aparición "Bizara Lando". Además se mencionan diversas actividades relacionadas con el esperanto en la República Checa. El sitio de Radio Aktiva merece visitarse por la cantidad de información, podcasts, emisiones especiales y noticas que allí se encuentran.

Sitio de radio activa

http://radioaktiva.esperanto.org.uy/cefpago/

Podcast con la entrevista y fragmentos de Canciones:

http://radioaktiva.esperanto.org.uy/2008/podkasto/podkasto-12-bizara-lando-intervjuo-kaj-pli/

En la nova podkasto de Radio Aktiva, Daniel Bebelaqcua, faris intevuon al mi kaj ni parolis pri mia aperonta KD "Bizara Lando". En tiu podkasto oni povas auxkulti fragmentojn el tiu cxi Kompakta Disko. Krome de tio, gxi havas interesan informon pri la movado en Chehxa Respubliko. Radio Aktiva estas vizitinda loko cxe interreto:

Cxefpagxo de Radio Aktiva

http://radioaktiva.esperanto.org.uy/cefpago/

Podkasto enhavante intervuojn kaj fragmentojn el "Bizara Lando"

http://radioaktiva.esperanto.org.uy/2008/podkasto/podkasto-12-bizara-lando-intervjuo-kaj-pli/

In the last podcast, from Radio Aktiva, Daniel Bebelaqcua interviewed me and we talked about my coming CD "Bizara Lando". There you can also hear fragments extracted from the CD. In the podcast there is an interesting inform about the Esperanto activities in Czech Republic. Radio Activa is a great site where youfind news, podcasts, interviews, music, and more.

Main page:

http://radioaktiva.esperanto.org.uy/cefpago/

Podcast with the interview and fragments from "Bizara Lando"

http://radioaktiva.esperanto.org.uy/2008/podkasto/podkasto-12-bizara-lando-intervjuo-kaj-pli/

China Radio International

CarlosDevizia con Les Paul
CarlosDevizia con Les Paul

Encontre en internet un podkast de China Radio International en donde hablan sobre mi canción "Cxiam" y el disco próximo a aparecer "Bizara Lando". El podcast se completa con cometntarios sobre ediciones de libros infantiles en Esperanto y sobre el nuevo disco de Jacques Yvart. Abajo está el texto del podkast en esperanto, pero pueden escucharlo directamente siguiendo el link

http://esperanto.cri.cn/261/2008/03/05/1@77114.htm


Cxe interreto mi trovis podkaston de Cxina Radio International kiu parolas pri la vido de Cxiam kaj la venonta "Bizara Lando". Mi aldonas la tekston de tiu podkasto, sed eble vi volus auxdi gxin kaj povas fari tion cxi tie:

http://esperanto.cri.cn/261/2008/03/05/1@77114.htm

Tie vi ankaux trovos interesan artikolon pri E-tradukadoj de infanlibroj kaj ankaux pri la nova albumo de Jacques Yvart eldonita de Vinilkosmo


I found a podcast from China radio International which speaks about my song "Cxiam" and my CD "Bizara Lando". Below I put the text of the podcast in Esperanto, but you can directly listen to it following the link:

http://esperanto.cri.cn/261/2008/03/05/1@77114.htm


Saluton, karaj amikoj, en la hodiaŭa programereto "E-Ekspresisto" ni alportos al vi jenajn informojn: EU financos per-esperantan traduk-projekton de infanlibroj; por sia 26-a albumo Jacques Yvart elektis Esperanton kaj alproksimiĝu al muzikisto Carlos Devizia . Sekvos detalaj informoj!

*********


















1. La Eŭropa Komisiono aprobis traduk-projekton de infanlibroj, en kiu Esperanto rolas kiel pontolingvo. EU financos per 64 000 eŭroj la projekton, en kiu infanlibroj pere de Esperanto estos tradukitaj inter la bengala, itala, slovena kaj kroata lingvoj, kaj poste distribuitaj en elementaj lernejoj.

La eldon-projekto, kiun ellaboris por Kroata Esperanto-Ligo Zlatko Tiŝljar, kaj en kiu partoprenos kiel partneroj Edistudio el Pisa (Italio), Inter-kulturo el Maribor (Slovenio) kaj barata eldonasocio Samatat Siksha ¬Samatat Prakashan el Kalkato estis aprobita de kulturfonduso de Eŭropa Komisiono (EACEA Culture).

EU financos la projekton per 64.000 eŭroj. La projekto antaŭvidas ke ĉiuj partneroj (itala, slovena, kroata kaj barata) tradukos el siaj lingvoj unu infanlibron de sia literaturo al Esperanto. Poste la barata partnero plutradukos la tri eŭropajn librojn el Esperanto en la bengalan, kaj la tri eŭropaj partneroj tradukos la baratan libron ĉiu al sia nacia lingvo.

Post kiam ĉiuj eldonos la librojn, oni distribuos ilin en elementaj lernejoj de siaj urboj kaj organizos legokonkurson inter la infanoj. La plej bonaj verkoj de la infanoj pri libro legita kaj apartenanta al alikontinenta kulturo estos premiitaj. Pri la tuto la eldonistoj daŭre informados la gazetaron, radion kaj televidon.

La barata partnero kunlaboras kun la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta. La projekto estos efektivigata inter majo 2008 kaj majo 2010. Tiu estas la unua tia-speca interkultura projekto uzanta Esperanton, kiun finance subtenas Eŭropa Komisiono.



















2. Por sia 26-a albumo Jacques Yvart elektis Esperanton.

Tio ne estas lia unua provo en la internacia lingvo, sed "Yvart kantas Brassens" datumis jam de 1998 !! Helpe de rimarkinda elekto de kanzonoj, Jakvo evoluigas unu el siaj preferataj temoj: la vojaĝadon.

La tekstaj adaptistoj, Rikardo Cash, Roel Haveman, Marcel Redoulez kaj Ĵak Le Puil, faris rimarkindan laboron kaj foje estas tre proksime al la originaloj, kio ne estas facila afero, precipe se temas pri kanzonoj.

La muzikista skipo, gvidata de Olivier Gérardin, estas menciinda kaj donas al ĉiu kanzono la ĝustan etosan tonon poluritan en la studio de la Trappe.

Krom la 14 titoloj, tiu "KD ekstra" entenas plusan muzikon de "La tempo de l' ĉerizoj", la karaokeajn versiojn de 14 titoloj kaj ankaŭ videosesion realigitan dum la registrado en la studio.

(Fonto: informoletero de Vinilkosmo)

3. Ĉiam Bizara Lando

Carlos Devizia estas argentina artisto kun multaj talentoj, kiu kiel artisto moviĝas inter pentrado, grafiko, muziko kaj videoarto.

"Ĉiam" estas la unua kanto en esperanto, kiun Carlos finis, sed aliaj estas preskaŭ finpretaj aŭ ankoraŭ prilaborataj. Carlos planas fini sian albumon "Bizara Lando" en tiu ĉi jaro.

Carlos proponas miksaĵon eksternorman de sonfontoj tiom elektronikaj kiom klasikaj, uzante por tio muzikilojn kiel la saksofonon, klarneton, klavarojn kaj aliaj nekutimajn ilojn kiel la diĝeriduon aŭ ukulelon, la tuto peras multkulturan kaj esperantan impreson riĉigitan per strukturoj kaj gamoj el tre diversaj horizontoj.

La videofilmeto de la kanto "Ĉiam" realigita de Carlos mem kaj invokanta la traserĉadon de aspektoj de libereco estis publikigita en "La Farbskatol" por anonci la preparadon de la albumo.

Por la realigado de sia videofilmeto, Carlos uzis kelkajn filmfragmentojn kaj fotojn el la publika liberrajta heredaĵo, kaj kreis etajn movbildojn, kiuj vekas en la spektantoj etoson tiel bizaran kiel lia muziko.

(Fonto: informoletero de Vinilkosmo)

Karaj amikoj, ĉu la 3 informoj interesas vin? Se vi havas vortojn pri tiuj informojn, bonvole leteru al lina laŭ la retadreso: lina68@tom.com refoje lina68@tom.com