Showing posts with label vinilkosmo. Show all posts
Showing posts with label vinilkosmo. Show all posts

Saturday, November 01, 2008

China Radio International

CarlosDevizia con Les Paul
CarlosDevizia con Les Paul

Encontre en internet un podkast de China Radio International en donde hablan sobre mi canción "Cxiam" y el disco próximo a aparecer "Bizara Lando". El podcast se completa con cometntarios sobre ediciones de libros infantiles en Esperanto y sobre el nuevo disco de Jacques Yvart. Abajo está el texto del podkast en esperanto, pero pueden escucharlo directamente siguiendo el link

http://esperanto.cri.cn/261/2008/03/05/1@77114.htm


Cxe interreto mi trovis podkaston de Cxina Radio International kiu parolas pri la vido de Cxiam kaj la venonta "Bizara Lando". Mi aldonas la tekston de tiu podkasto, sed eble vi volus auxdi gxin kaj povas fari tion cxi tie:

http://esperanto.cri.cn/261/2008/03/05/1@77114.htm

Tie vi ankaux trovos interesan artikolon pri E-tradukadoj de infanlibroj kaj ankaux pri la nova albumo de Jacques Yvart eldonita de Vinilkosmo


I found a podcast from China radio International which speaks about my song "Cxiam" and my CD "Bizara Lando". Below I put the text of the podcast in Esperanto, but you can directly listen to it following the link:

http://esperanto.cri.cn/261/2008/03/05/1@77114.htm


Saluton, karaj amikoj, en la hodiaŭa programereto "E-Ekspresisto" ni alportos al vi jenajn informojn: EU financos per-esperantan traduk-projekton de infanlibroj; por sia 26-a albumo Jacques Yvart elektis Esperanton kaj alproksimiĝu al muzikisto Carlos Devizia . Sekvos detalaj informoj!

*********


















1. La Eŭropa Komisiono aprobis traduk-projekton de infanlibroj, en kiu Esperanto rolas kiel pontolingvo. EU financos per 64 000 eŭroj la projekton, en kiu infanlibroj pere de Esperanto estos tradukitaj inter la bengala, itala, slovena kaj kroata lingvoj, kaj poste distribuitaj en elementaj lernejoj.

La eldon-projekto, kiun ellaboris por Kroata Esperanto-Ligo Zlatko Tiŝljar, kaj en kiu partoprenos kiel partneroj Edistudio el Pisa (Italio), Inter-kulturo el Maribor (Slovenio) kaj barata eldonasocio Samatat Siksha ¬Samatat Prakashan el Kalkato estis aprobita de kulturfonduso de Eŭropa Komisiono (EACEA Culture).

EU financos la projekton per 64.000 eŭroj. La projekto antaŭvidas ke ĉiuj partneroj (itala, slovena, kroata kaj barata) tradukos el siaj lingvoj unu infanlibron de sia literaturo al Esperanto. Poste la barata partnero plutradukos la tri eŭropajn librojn el Esperanto en la bengalan, kaj la tri eŭropaj partneroj tradukos la baratan libron ĉiu al sia nacia lingvo.

Post kiam ĉiuj eldonos la librojn, oni distribuos ilin en elementaj lernejoj de siaj urboj kaj organizos legokonkurson inter la infanoj. La plej bonaj verkoj de la infanoj pri libro legita kaj apartenanta al alikontinenta kulturo estos premiitaj. Pri la tuto la eldonistoj daŭre informados la gazetaron, radion kaj televidon.

La barata partnero kunlaboras kun la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta. La projekto estos efektivigata inter majo 2008 kaj majo 2010. Tiu estas la unua tia-speca interkultura projekto uzanta Esperanton, kiun finance subtenas Eŭropa Komisiono.



















2. Por sia 26-a albumo Jacques Yvart elektis Esperanton.

Tio ne estas lia unua provo en la internacia lingvo, sed "Yvart kantas Brassens" datumis jam de 1998 !! Helpe de rimarkinda elekto de kanzonoj, Jakvo evoluigas unu el siaj preferataj temoj: la vojaĝadon.

La tekstaj adaptistoj, Rikardo Cash, Roel Haveman, Marcel Redoulez kaj Ĵak Le Puil, faris rimarkindan laboron kaj foje estas tre proksime al la originaloj, kio ne estas facila afero, precipe se temas pri kanzonoj.

La muzikista skipo, gvidata de Olivier Gérardin, estas menciinda kaj donas al ĉiu kanzono la ĝustan etosan tonon poluritan en la studio de la Trappe.

Krom la 14 titoloj, tiu "KD ekstra" entenas plusan muzikon de "La tempo de l' ĉerizoj", la karaokeajn versiojn de 14 titoloj kaj ankaŭ videosesion realigitan dum la registrado en la studio.

(Fonto: informoletero de Vinilkosmo)

3. Ĉiam Bizara Lando

Carlos Devizia estas argentina artisto kun multaj talentoj, kiu kiel artisto moviĝas inter pentrado, grafiko, muziko kaj videoarto.

"Ĉiam" estas la unua kanto en esperanto, kiun Carlos finis, sed aliaj estas preskaŭ finpretaj aŭ ankoraŭ prilaborataj. Carlos planas fini sian albumon "Bizara Lando" en tiu ĉi jaro.

Carlos proponas miksaĵon eksternorman de sonfontoj tiom elektronikaj kiom klasikaj, uzante por tio muzikilojn kiel la saksofonon, klarneton, klavarojn kaj aliaj nekutimajn ilojn kiel la diĝeriduon aŭ ukulelon, la tuto peras multkulturan kaj esperantan impreson riĉigitan per strukturoj kaj gamoj el tre diversaj horizontoj.

La videofilmeto de la kanto "Ĉiam" realigita de Carlos mem kaj invokanta la traserĉadon de aspektoj de libereco estis publikigita en "La Farbskatol" por anonci la preparadon de la albumo.

Por la realigado de sia videofilmeto, Carlos uzis kelkajn filmfragmentojn kaj fotojn el la publika liberrajta heredaĵo, kaj kreis etajn movbildojn, kiuj vekas en la spektantoj etoson tiel bizaran kiel lia muziko.

(Fonto: informoletero de Vinilkosmo)

Karaj amikoj, ĉu la 3 informoj interesas vin? Se vi havas vortojn pri tiuj informojn, bonvole leteru al lina laŭ la retadreso: lina68@tom.com refoje lina68@tom.com

Wednesday, March 19, 2008

Comentarios Sobre Cxiam

Vinilkosmo es la entidad más importante relacionada con la música en esperanto. Sobre mi canción Cxiam (Siempre) tuvieron la deferencia de hacer un comentario en su último newsletter. Comentario que agradezco y que aquí va reproducido:
Carlos Devizia es un artista con variados talentos que navega entre la pintura, la gráfica, música y video. Su canción "Cxiam" (Siempre) es la primera terminada en esperanto, pero otras están cerca de ser terminadas o en plena realización y él planea terminar su album "Bizara Lando" (Tierra Extraña" en el transcurso del año.
Carlos ofrece una variada mezcla de fuentes sonoras, tanto electrónicas como tradicionales, como por ejemplo el saxofón, clarinete, teclados y otros instrumentos no usuales como el didgeridoo o el ukulele, de este modo resaltando el aspecto multi-cultural del esperanto, usando también escalas y estructuras de diversas partes del mundo.
Un video clip de Cxiam, dirigido por Carlos, e invocando la búsqueda de la libertad, fue publicado en Farbskatol' anunciando la presentación del album. Para la realización del video Carlos utilizó films y fotografías del dominio público, incorporando animaciones, creando de este modo un trabajo marcado por sensaciones tan extrañas como su música.
http://farbskatol.net/dotclear/index.php?user=carlosDevizia&mode=redac

Vinilkosmo is the most important entity related to Esperanto music. In their last newsletter they made a comment about my song "Cxiam" (Always). I appreciate their commnet and you can read it here:
Carlos Devizia is a multi-talented artist from Argentina who navigates through painting, graphics, music and video."Cxiam" (Always) is the first song in Esperanto that Carlos hasfinished, but others are close or in progress and he plans tocomplete his album "Bizara Lando" in the course of the year.Carlos offers an eclectic mix of sound sources, both electronicas well as more traditional like the saxophone, clarinet,keyboards and other unusual instruments such as the didgeridoo orukulele, thus highlighting the multi-cultural aspect of Esperantothrough structures and scales from throughout the world.A video clip on the song "Cxiam" directed by Carlos and invokinga quest for freedom was published on "la Farbskatol" to announcethe preparation of the album.To produce his clip, Carlos has used a few films and photos fromthe public domain and created animations conveying an atmosphereas strange as his music :http://farbskatol.net/dotclear/index.php?user=carlosDevizia&mode=redac

En la lasta informletero de Vinilkosmo, oni menccis pri mia kantajxo "Cxiam". Mi dankas tiun komenton kaj jen gxi:
Carlos Devizia estas argentina artisto kun multaj talentoj, kiukiel artisto movigxas inter pentrado, grafiko, muziko kajvideoarto."Cxiam" estas la unua kanto en esperanto, kiun Carlos finis, sedaliaj estas preskaux finpretaj aux ankoraux prilaborataj. Carlosplanas fini sian albumon "Bizara Lando" en tiu cxi jaro.Carlos proponas miksajxon eksternorman (por ne diri strangan) desonfontoj tiom elektronikaj kiom klasikaj, uzante por tiomuzikilojn kiel la saksofonon, klarneton, klavarojn kaj aliajnekutimajn ilojn kiel la digxeriduon aux ukulelon, la tuto perasmultkulturan kaj esperantan impreson ricxigitan per strukturojkaj gamoj el tre diversaj horizontoj.La videofilmeto de la kanto "Cxiam" realigita de Carlos mem kajinvokanta la trasercxadon de aspektoj de libereco estispublikigita en "La Farbskatol" por anonci la preparadon de laalbumo.Por la realigado de sia videofilmeto (Klipo), Carlos uziskelkajn filmfragmentojn kaj fotojn el la publika liberrajtaheredajxo, kaj kreis etajn movbildojn, kiuj vekas en laspektantoj etoson tiel bizaran kiel lia muziko. Spektu mem:http://farbskatol.net/dotclear/index.php?user=carlosDevizia&mode=redac