Sunday, May 22, 2011

"Fragmentoj" en Radio Verda

Cxiam, la E-radioj estas afablaj kun mia muziko. Radio Aktiva kaj CRI komentis pri mia muzikagado ene de la E-medio. Kaj mi havis bonan kontakton kun "Vocxoj el Japanio" kaj "La Ondo de Esperanto" kaj eble ili enmetos miajn muzikojn en venontajn podkastojn.

Radio Verda, jam parolis pri mia albumo Bizara Lando en unu el siaj podkastoj, kaj nun, tre afable enmetis mian kantajxon "Fragmentoj" el mia KD, "Los Barcos Solares de Rapa Nui", en la lasta podkasto eldonita de Radio Verda. Vi povas sekvi la ligilojn por auxdi gxin. En tiu cxi podkasto, ili ankaux parolas pri la Esperanto Klubo Jules Verne.

No comments: